De la 14a ĝis 22a de aprilo 2017 en la franca E-kastelo Greziljono okazos la 6-a staĝo PRINTEMPaS kun proksimume 40 partoprenantoj kaj loga programo:
- Kurso A1-A2 gvidata de Marion Quenut (Francujo)
- Kurso A2-B1 gvidata de Christophe Chazarein (Francujo)
- Kurso B1-B2 gvidata de Zsófia Kóródy (Herzberg, Germanujo)
- AMO-seminario (C1) « Kiel modernigi la instruadon de Esperanto kun la novaj teknikaĵoj ? » gvidata de Stefan MacGill (Hungarujo) kaj Sara Spano (Italujo)
- Internaciaj Ekzamenoj de ILEI-UEA (21-22.aprilo)
- Prelegoj kun Mireille Grosjean (Svisujo)
- bona etoso kaj bonaj manĝoj (viande au vegetare)
Informoj: gresillon.org/printempas
Aliĝo: gresillon.org/aligho