La socia reto Amikumu lanĉiĝis De Jarlibro al "Horlibro"
En sabato, 22-a de aprilo, lanĉiĝis nova socia reto, Amikumu. Ĝi estas uzebla per saĝtelefonoj kaj montras la cent plej proksimajn Esperanto-parolantojn, kiuj membras en ĝi.
Jam pli ol tri mil aliĝintoj
Ene de unu semajno aliĝis jam pli ol tri mil homoj el certe almenaŭ kvindek landoj. En kelkaj grandaj urboj membras jam pli ol deko da Esperanto-parolantoj.
Kontaktu la retan Esperantujon - aliĝu al Amikumu!
Amikumu donas bonan eblecon por kontakti aliajn Esperanto-parolantojn - oni renkontiĝas unue en la reto kaj povas poste interkonsenti pri rendevuo eksterrete. Jen nova ebleco por trovi la enretajn Esperanto-parolantojn, kun kiuj ĝis nun ne tro facilis eksterreta kontakto.
Por ke tio funkciu, necesas ke ankaŭ la homoj el la tradicia Esperanto-komunumo aliĝu al Amikumu kaj prezentu sin tie. Instrukcioj kiel fari troviĝas sur
https://amikumu.com kaj sube.
De jarlibro al "horlibro"
En 1908 Hector Hodler lanĉis novan ideon - jarlibron, kiu faciligis trovi aliajn Esperanto-parolantojn. La nova ideo, kiun nun realigis Chuck Smith kaj Evildea kun sia teamo, 109 jarojn post Hodler, estas iusence nova versio de jarlibro. Sed tiun ĉi version ni povas nomi "horlibro" (se ne "minutolibro"), ĉar ĝi estas daŭre aktualigata.
Nun vojaĝanto povas kontakti ne nur la lokulojn en ilia hejmo, sed pere de Amikumu ankaŭ aliajn vojaĝantojn, kiuj hazarde troviĝas samloke. Kaj la lokulo povas vidi, kiu vizitas lian aŭ ŝian urbon.
Artikoloj ĉe "Libera Folio" kaj "Ondo de Esperanto"
Unuajn impresojn pri la nova oferto vi povas legi ĉe Libera Folio
http://www.liberafolio.org/2017/04/23/amikumu-rapide-ekhavis-pli-ol-mil-novajn-uzantojn/ (kun unua mondmapo de Amikumu-anoj)
kaj ĉe Ondo de Esperanto
http://sezonoj.ru/2017/04/amikumu-4/Kaj ne forgesu aliĝi al Amikumu por ke la tuta Esperantujo estu videbla - al novaj lernantoj, al konversaciemuloj kaj al la tuta mondo.
Konkrete: Iru per via saĝtelefono al la "vendejo" (fakte: distribuejo) de saĝtelefonaj aplikaĵoj ("apoj") kaj tie elŝutu la
senkostan aplikaĵon
Lu Wunsch-Rolshoven