Merkredon la 3an de Oktobro 2018 je la 18:30« Satelitoj por la observado de la Tero »
Dank’ al tutmonde konataj retaj servoj pri mapfarado kaj navigacio, multaj homoj jam vidis satelit-faritajn bildojn de sia lando, urbo aŭ eĉ hejmo. Sed malmultaj el ili konas la diversajn aliajn uzojn de la satelitodatumoj. Krom tiuj por la veterprognozoj, temas pri sciencaj esploroj, mediprotektado kaj multaj aplikaĵoj en nia ĉiutaga vivo! Eksciu pri ili kaj pri Evenflow, juna Konsilista Entrepreno en tiu kampo.
Ĉe la 2a etago, salono Casablanca 2, De Pianofabriek, Fortstraat 35, 1060 St-Gillis