Karaj membroj de BEF,
Pro la krona viruso mi opinias ke estas preferinde nuligi la BEF-tagon, okazontan la 21an de marto en Bruselo.
Kun granda bedaŭro mi sendas al vi tiun ĉi mesaĝon. Ni tamen ne malesperu kaj serĉos alian daton. Poste ni sciigos al vi nian decidon.
Bonvolu informi aliajn esperantistojn pri la nuligo.
Dankon al ĉiuj pro via kunlaboro kaj espereble ĝis baldaŭ!
Kristin Tytgat, Prezidanto de BEF