+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Partoprenu en Vikipedio!

Aŭtoro Fadeno: Partoprenu en Vikipedio!  (Legita 18 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1389
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Partoprenu en Vikipedio!
« je: Hodiaŭ je 07:18:33 »

Ĝis fino de Junio 2026, kunlabore kun UEA, ni invitas vin konkursi en la Esperanta Vikipedio pri la temo de sano! (https://meta.wikimedia.org/wiki/Health_Challenge_2026/eo)
Vi helpos al nia kara Vikipedio, al tutmonda sansituacio kaj aldone vi povos gajni valorajn premiojn!

Sano estas unu el plej gravaj aferoj, kiujn ni havas. Sed ni estas neniel proksime al kuraco de ĉiuj sanproblemoj. Per tiu ĉi konkurso ni celas plibonigi la situacion kaj plifruigi alvenon de novaj terapioj, kiuj amase plibonigos sanon de ĉiuj en la mondo.

Tial ni aparte instigas vin verki / traduki artikolojn pri fokusaj temoj. Tiuj estas aparte gravaj aferoj, kiuj ankoraŭ ne estas vaste uzataj, aŭ eĉ disvolvitaj, sed havas ŝancon aparte mutle helpi.

La konkurson ni organizas kunlabore kun UEA - Universala Esperanto-Asocio, danke al financa subteno de Erasmus+ de la Eŭropa Unio. Ĉar la konkurso estas multlingva, bv. inviti ankaŭ viajn ne-esperantajn Vikimediajn amikojn kaj laŭeble ankaŭ traduku la konkursan paĝon.

Amike
KuboF Hromoslav / Michal Matúšov (info@esperanto.wiki)