Respondante al la intereso pri la simpozioj inter bulgaraj kaj eksterlandaj fakuloj ni decidis denove organizi la IV-an Simpozion -AEPA-2012 kiu okazos en Karlovo kaj Sopot /15-21.06.2012 En la programo de la Simpozio estas antauviditaj ankaŭ apartaj fakkunvenoj pri interlingvistiko, eurologio, ekonomio, ekologio, esperantologio, informadiko, komerco , medicino, turismo,kulturo, transporto, juro, agrikulturo, tekniko, ĵurnalistiko k. a. fakoj kies reprezentantoj partoprenos la simpozion.
Oficiala lingvo denove estos Esperanto, sed laborlingvoj ankau estos la bulgara kaj la lingvoj de la scienculoj kaj fakuloj el diversaj landoj, kiuj ne estas esperantistoj sed partoprenos la seminarion kaj dezirus per Esperanto fari kontaktojn kun gekolegoj-fakuloj. Jam aliĝis famaj bulgaraj fakuloj, scienculoj, universitataj profesoroj, reprezentantoj de nesperantistaj organizajoj,kiuj ne parolas esperante kaj kies prelegoj ni tradukos. Ili dezirus konatiĝi kaj kunlabori kun gekolegoj en diversaj landoj uzonte Esperanton kiel kontaktlingvo.
Karlovo estas situanta en la centro de Bulgario kaj estas facile atingebla de Plovdivo/60 km/, Sofio/15o km/Burgas , Varna , Ruse
Adreso por aligho kaj informoj-
E-mail:leonov@rozabg.com au :Bulgario 4300 Karlovo p.k.44 Internacia Simpozio
LIMDATO POR ALIGHO - 05.06.2012