Yannick Vercammen prelegos en la venonta vendredo pri “Nuklea fuzio, la energifonto de la futuro”. Pli aktuala temo apenaŭ imageblas. Kaj feliĉe por la klubanoj, Yannick estas tia fakulo, kiu brile sukcesas klarigi fakan temon al laikoj. Do certe ne maltrafu tiun ĉi eblon.
Adreso: Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen.
Tempo: 20a horo.